Loading
La revuo ,,El Popola Ĉinio"-lernilo de Esperanto.

Kiam mi komencis lerni Esperanton, en Rumanio mankis lernolibrojn, vortarojn kaj legolibrojn.Mi uzis diversajn kursojn aperintaj en gazetoj kaj vortarojn tajpitaj kaj multobligitaj en malmultaj ekzempleroj de aŭtoroj mem. Same kiel mi, grandnombraj rumanianoj lernis Esperanton uzante la revuo ,,El Popola Ĉinio". Lerni lingvon signifas klopodi por akiri kapablon paroli, legi, skribi kaj traduki. Tamen por lerni Esperanton, legado okupas aparte gravan lokon pro manko de sufiĉe multaj okazoj por buŝe uzadi la lingvon. Pro tio, la revuo ,,El Popola Ĉinio'estis tre grava aĵo por mi. Ĝi estis preskaŭ sola esperantista revuo kiu alvenis regule en Rumanio tiutempe. ,,El Popola Ĉinio naskiĝis en la sama jaro kiel mi(unu monato antaŭe) kaj kreskis kune kun mi , helpante min lerni Internacian Lingvon. Ĝi informis ne nur pri Esperanto-movado en Ĉinio, sed ankaŭ pri tiu en aliaj landoj. El Popola Ĉinio ne estas gazeto, kiu nur propagandas kaj disvastigas Esperanton.Ĝi dediĉas siajn multajn paĝojn al konigo de la politiko, ekonomio, historio kaj kulturo de Ĉinio, la vivo de ĝia popolo kaj la movado de ĝiaj esperantistoj, kiel ekzemplojn ni prenu la rubrikojn:,,Libera Forumo de eminentaj E-istoj";,,Por komencantoj";,,Ĉinaj artoj"; ,,Enciklopedieto de Ĉinio"; ,,Ĉina literaturo";,,Por via sano"; ,,Alilandanoj pri Ĉinio"; ,,Ĝenroj de nacimalplimultoj";Ĉina medicino";,,Pri ekonomia disvolviĝo";Ĉinaj moroj";Ĉinlingva kurso";,,5000 jaroj de Ĉinio"; ,,Fotoj faritaj de E-istoj"kaj tiel plu. Certe ĉiu leganto trovis en ĉiu numero de EPĈ artikolojn, kiuj interesas.Mi deziras ke ankaŭ ĉinaj esperantistoj konatiĝi kun propra belaspekta revuo.El Popola Ĉinio helpis al ĉiuj legantoj senti apartenon al la internacia Esperanto-komunumo. Tiu gazeto fakte montras al la mondo, ke Esperanto vere estas internacia komunikilo kun praktika valoro.

4 comments

MIKELO (Michel Derey… said:

Mi ricevis unu ekzempleron de tiu revuo, kiu ŝajnas tre interesa kaj havas tre belan aspekton.

Se vi deziras legi aŭ/kaj alŝuti e-librojn, ne hezitu viziti mian albumon "E-librejo", kiu enhavas 500 verkojn aŭ dokumentojn en Esperanto - ankaŭ por VI ! Jen la ligo : https://www.test.ipernity.com/doc/mike59/album/86911
14 years ago ( translate )

Marian Vochin said:

Mi jam vizitis vian albumon ,,E-librejo". Dankon.
14 years ago ( translate )

Marian Vochin said:

Pere de El Popola Ĉinio mi eklernis Esperanton kaj mi konis Ĉinion kaj realigoj de la ĉina popola.
14 years ago ( translate )

Jakvo said:

La papera eldoni estis belega kaj mi neniam komprenis kial ĝi devis malaperi. Interreta revuo ne estas por mi tre agrabla. Mi ŝategas kunporti revuon sur tramo kaj trajno, al feria loko, ktp.
Kiel bone mi memoras la belajn kolorojn kaj la bela prezentado. Estas vere ege bedaŭrinde ke la papera eldono ne plu ekzistas.
13 years ago ( translate )