Loading
Nova vojo

Hodiaŭ, kiam ni festas la Zamenhofan tagon, mi gratulas ĉiujn esperantistojn, ankaŭ mi volas rakonti kelkajn novaĵojn pri mi. Mi lernis Esperanton en jaro 1967, kaj de tiam mi restis fervoran esperantiston. Mi okupiĝas pri la historio de la Eo- movado en Rumanio.Jam estas preta,,La Historio de la esperantista movado en Rumanio"kaj mi serĉas la apogantojn presi ĝin.Ĝi estas verkita rumanlingve. Do, mi posedas dokumentojn pri Esperantista Movado kaj mi volas montri kaj demonstri la vivon de Esperanto, ĝian ligiĝon al la aliaj gravaj sociaj problemoj kaj aperaĵoj. Volonte mi helpos esperantistojn kiujn interesas informojn troviĝantajn en montritaj dokumentoj.

15.12.2010

3 comments

Bernardo said:

Mi gratulas al vi, Marian, pro via bonega laboro kaj la multajn interesegajn dokumentojn, kiujn vi prezentas al ni tie ĉi kaj en la grupo "Historio de la Esperanto-Movado": https://www.test.ipernity.com/group/113274.
14 years ago ( translate )

HORVÁTH János András said:

Ankaŭ mi gratulas al vi pro via laboro por la Esp movado, mi dankas vian viziton.
14 years ago ( translate )

Marian Vochin said:

Mi dankas al ĉiuj por la belaj mesaĵoj.Marian
14 years ago ( translate )